Wrota Podlasia eo > Turismo kaj Sporto > Turismaj itineroj > Podlaĥio - atrakciaj turismaj ofertoj

Podlaĥio - atrakciaj turismaj ofertoj

Augustowski-kanalo

Ĝi estis konstruita dum la jaroj 1823-1839 de la pola inĝeniero generalo I. Pradzynski. Ĝi kunligas la riverbasenojn de Vistulo kaj Niemen. Ĝia longeco egalas al 108 kilometroj, inkluzive de 80 kilometroj en Pollando. La sistemo de 18 kluzoj regulas la akvonivelon kaj navigadon. Augustowski-kanalo kunligas ĉiujn pli grandajn Augustow-lagojn, kreante la atrakcian akvovojon por kajaka turismo. Ankaŭ la ekskursa navigado de Blanka Floto organizata de "Zegluga Augustowska" estas populara. Papo Johano Paŭlo la 2-a navigis per unu el la ŝipoj dum lia lasta pilgrimado al la patrujo. Augustowski-kanalo estas monumento de la klaso "0" kaj ĝi kandidatas por esti enskribita en la listo de monda kultura heredaĵo de UNESCO.                      

Kontakto:
Zegluga Augustowska
Augustow, ul. 29 Listopada 7
Tel. (087) 643-28-81, 643-21-52
www.wigry.home.pl/zeglugaaugustowska
"Zegluga augustowska" komencas la navigadosezonon la 26-an de aprilo kaj finas la 30-an de septembro.

Itinero je la nomo de reĝino Bona

Vojo: Tykocin - Gora - Knyszyn - Kopisk - Karczmisko - Czarna Wies Koscielna - Czarna Bialostocka - Woronicze - Kopna Gora. La itinero kunligas la historiajn urbojn Tykocin kaj Knyszyn. Ĝi finiĝas en Kopna Gora, kie la "Arboretum" (la loko, kie videblas raraj specoj de arboj kaj plantoj el la tuta Eŭropo), unu el atrakcioj de Knyszynska-Arbarego, troviĝas.

Tra stagnantaj akvoj de Narew                                                   

Ni proponas unu el akvaj itineroj tra stagnantaj akvoj de Narew (50 kilometroj). La starto en Suraz, poste Uhowo, Bokiny, Topilec, Izbiszcze, Waniewo, kaj la fino en Rzedziany. La itinero ebligas vizitadon de Narwianski Nacia Parko. Eblas tranokti en  Bokiny, Topilec, Kurowo (la sidejo de direkcio de la parko). Navigante tra riverbrakoj de Narew konsiderindas dungi gvidanton ĉar oni povas facile perdiĝi inter multaj riverbrakoj kaj mortaj riverbrakoj. Sur la itinero - krom la belega naturo - visitindas interalie la parkan-palacan komplekson en Kurowo. Eblas tie tranokti, viziti la natursciencan ekspozicion, ekvidi la unikan panoramon de Narew el la palaca turo aŭ la vidturo. Navigante plue ni alvenos ĝis la defenda reduto "Koziolek" ("Kapreto") el la tempo de la "sveda diluvo".                                                                                   

Ankaŭ perpiedaj, biciklaj kaj skiaj itineroj kondukas tra la parko. La marĉa Narew-valo estas unika eŭropskale. Krom la eksterordinara naturo videblas ankaŭ historiajn lokojn kaj altvalorajn monumentojn, ekzemple la sinagogon en Tykocin, Branicki-palacon en Choroszcz aŭ la ruinaĵo de la kastelo de Sigismundo Aŭgusto en Tykocin.

Tra Wigierski Nacian Parko

Ni komencas visiti la parkon ekde la konstruaĵo de la direkcio de la Nacia Parko de Wigry-lago en Krzywe apud Suwalki. Tie ni devas aĉeti enirkarton en la parkon. Ankaŭ tie ni povas ricevi informmaterialojn kaj dungi gvidanton. Ni povas viziti la parkon perpiede (laŭ markitaj itineroj), kaj per kajako aŭ per boato. La pado "Suchary" estas konsiderinde interesa, kondukante inter arbaraj lagetoj nomataj "suchary". Tie ni povas ekvidi rezultojn de kastora laboro - iliajn loĝejojn, mordofaligitajn arbojn kaj se ni iom feliĉas, ni povos ekvidi eĉ kastorojn mem. 

La lago Wigry estas precipe bela.  La iama kamaldula monaĥejo staras sur Wigry-duoninsulo. La 18-jarcenta baroka komplekso allogas multajn turistojn el la tuta Pollando kaj eksterlando. Papo Johano Paŭlo la 2-a ripozis tie dum lia laŭvica pilgrimado en 1999.