Dodana: 15 styczeń 2009 12:51

Zmodyfikowana: 15 styczeń 2009 12:51

Edukaj padoj

Biebrzanski Nacia Parko Ni invitas viziti natursciencajn padojn en la Nacia Parko de Biebrza-rivero. La padoj prezentas la tipan karakteron de Biebrza-valo. Ili kondukos vin tra la plej interesaj lokoj, rifuĝejoj de multaj specioj de raraj birdoj kaj mambestoj, tra la plej grandaj marĉejoj en meza Eŭropo - unuflanke konataj kaj vizititaj de centoj, eble miloj da turistoj, kaj aliflanke sovaĝaj kaj daŭrige allogantaj pro ilia mistereco. Hodiaŭ ni proponas marŝi laŭ la eksterordinara pado nomata "Grobla Honczarowska" ("Honczarowska-digo") (verdaj markoj). La startpunkto de la pado troviĝas ĉe la "Cara Vojo" je la distanco de 22 kilometroj de Osowiec-Twierdza (Osowiec-Fortreso) kaj ĉirkaŭ 13 kilometroj norde de Strekowa Gora. La pado estas 4 kilometrojn longa (unudirekte!). Survoje ni haltas ĉe 7 haltejoj, ĉe kiuj ni konatiĝas kun unikaj faŭno kaj flaŭro de Biebrzanski Nacia Parko. Detalaj informoj ĉe: www.biebrza.com

La Lando de Malfermitaj Fenestrokovriloj

La 1-taga itinero

SOKOLKA – Bohoniki – Krynki – KRUSZYNIANY

La moskeo en Kruszyniany, fotita de Piotr Mecik

La itinero kondukanta tra terenoj loĝataj de iam sufiĉe multnombraj polaj tataroj, venigitaj de la pola reĝo Johano la 3-a Sobieski en la 17-a jarcento. Nuntempe nur malmultaj iliaj posteuloj loĝas tie. Aliaj memoraĵoj - la moskeoj kaj tombejoj (mizaroj). La Muzeo pri Sokolka-Lando kun kolekto de tataraj ekspoziciaĵoj funkcias en la Kulturdomo de Sokolka. La Historia Muzeo en Bjalistoko estas alia organizaĵo kolektanta orientajn memoraĵojn. En Bohoniki eblas viziti la moskeon kaj gustumi tatarajn manĝaĵojn, post antaŭa pertelefona mendo ĉe: 0-85 711 91 71.

Regionalny Oddział PTTK (Regiona Filio de Pola Turisma-Landkoniga Societo)
Bialystok, ul. Warynskiego 30
tel/faksilo +48 85 744 56 50
ro_pttk_bialystok@poczta.onet.pl
www.muzulmanie.pl

Agroturystyka Tatarska Jurta (Agroturismo Tatara Jurto)
Dżenneta Bogdanowicz
Degustacja potraw tatarskich  (Gustumado de tatara manĝaĵoj)
Kruszyniany 58, 16-120 Krynki
tel. 606-603-760

Dworek pod Lipami (Biendomo sub Tilioj)
Kruszyniany 51, 16-210 Krynki
tel/faksilo 085 722-75-54
www.dworekpodlipami.pl
dworek@dworekpodlipami.pl

Diversreligia Itinero

La podlaĥia vojevodio en la nordorienta Pollando estas unu el la plej interesaj kulturaj, konfesaj kaj moraj regionoj de Pollando. Okcidenta kaj orienta kulturoj kunekzistas tie. Katolikoj, ortodoksanoj, kaj ankaŭ nun jam malmultaj  malnovaj ortodoksanoj kaj tataroj - ili ĉiuj najbaras. Ni invitas vin vojaĝi laŭ vojoj kaj vojetoj de la podlaĥia vojevodio, promesante multajn atrakciojn tute nekonataj en aliaj regionoj de Pollando.

5-taga itinero

DROHICZYN - Grabarka - Hajnowka - Bialowieza - Tykocin - Krypno - Bialystok - Swieta Woda - Krynki - Bohoniki - Rozanystok - Studzieniczna - Wigry - WODZILKI

Ĝi kondukas tra etne kaj konfesie diversaj terenoj de la orienta Podlaĥio kaj Suwalki-lando. Survoje vidindas katolikaj, ortodoksaj, malnovaj ortodoksaj preĝejoj, moskeoj kaj sinagogoj dokumentantaj ŝanĝantan historion de la terenoj.

2-taga itinero

BIALYSTOK - Narew - Hajnowka - GRABARKA

Ĝi gvidas tra orienta limregiono de la vojevodio, tra terenoj plimulte loĝataj de ortodoksanoj. La antikvaj lignaj ortodoksaj preĝejoj el la 19-a jarcento en la valo de supra Narew. La plej granda en Pollando, moderna, riĉe ornamita per polikromio kaj ikonoj ortodoksa preĝejo en Hajnowka. Grabarka - la loko de religia kulto por ortodoksanoj.

Kontakto: Biuro Turystyczne „Bial-Tur” (Turisma Oficejo "Bial-Tur"), ul. Krakowska 17, 15-875 Białystok;
tel. 085-742-43-51, faksilo 085-745-55-99, retadreso: biuro@bialtur.pl 
www.bialtur.pl

Tera Domo

En la vilaĝo Przelomka ĉe la lago Hancza la argila domo konstruiĝis dum ses semajnoj. Ĝi tenas varmon vintre kaj malvarmas somere. La domo havas sonrezistajn murojn. La kosto de uzitaj materialoj egalas al 40 mil zlotoj.

Paulina Wojciechowska, laboranta en Britio kiel arkitekto, konstruis la "Teran Domon" ĉe parencoj en Przelomka.

"(...) ili proponis ke ŝi konstruu domon sur ilia parcelo (...). Ŝi elektis pajlon, argilon kaj ŝtonon. Ĉio estis ĉemane. Pajlo kuŝis sur la kampo de Mackiewicz-familio, ŝtonoj kaj argilo sur ilia propra kampo, tuj apud la loko, kiun Paulina Wojciechowska elektis por starigi la kabanon. Reveninte el Londono, ŝi preparis la projekton. La domo devis esti malgranda - kvin metrojn larĝa kaj sep metrojn longa, teretaĝa, kun uzebla mansardo. Malsupre kuirejo devis troviĝis, krom ĝi ankaŭ ĉambreto kaj banejo devis esti teretaĝe. (...) Konstruado de fundamento enfosita je ĉirkaŭ 60 centimetroj kaj elstaranta je 60 centimetroj super la ternivelo antaŭis starigadon de muroj. Ĝia larĝeco devis esti adaptita al larĝeco de pajlaj pecoj. La fundamento estis konstruita el kelkaj tavoloj. La plej profunda tavolo estis konstruita el forte premita ŝtongruzo miksita kun tero. (...) Dum starigado de la muroj ŝi muntis fenestroklapojn kaj pordoklapojn. La domo havas nur unu enirejon kaj ses fenestrojn, inkluzive de kvar teretaĝe (tri pli grandaj kaj unu malgranda en la banejo) kaj du fenestrojn supre. (...) La pajla tegmento estas dekliva. La tavolo troviĝanta inter pajlo kaj la mansarda plafono estis plenigita per ekofibro, tio estas muelita papero. (...) La plej peniga etapo montriĝis kelktavola, permana stukado de la muroj. Tiucele Paulina Wojciechowska  uzis argilon miksitan kun hakita pajlo. La ekstera kaj interna tavoloj de stukaĵo devus esti po ĉirkaŭ 10 centimetroj dikaj. La eksteraj muroj devus aldone pentritaj per "farbo" - miksaĵo de argilo kaj sekala faruno, kreanta maldikan, glitan protektan tavolon. Oni devas ripeti la agadon almenaŭ ĉiun duan jaron, por ke la muro konservu ĝian kvaliton, tio estas, ĝi ne estu forlavita de pluvo kaj neĝo. La optimuma dikeco de la muroj estas 55 centimetroj."                      Polityka (la revuo) (Numero 19, 10-a de majo 2003), "Kurna chata" ("Kabano"),  Joanna Hofmann

"La Tera Domo" kiel unikaĵo de Suwalki-lando mirigas kaj inspiras

Laŭ Mackiewicz-familio - "Ĉiu tempo estas bona por malgranda ... Przelomka (la nomo de la vilaĝo kaj samtempe en la pola lingvo la vorto similas al 'turnopunkto') en la vivo."

Galerio en Przelomka

En Przelomka atendas Vin varma bonveno   kaj manpleno de rakontoj el kvar anguloj de la mondo...   alportu ankaŭ vian rakonton por nia renkonto  floru per bela penso dum komuna laborsesio.

Ni bonvenigas en sorĉita angulo de la mondo, en malnova Suwalki-lando, Inter lokaj homoj kaj iliaj rakontoj.

Ni invitas migrantajn komediantojn, muzikistojn kaj artistojn de ĉiuj profesioj komune ĝoji.

Vagantojn serĉantajn diversajn strangaĵojn kaj kuriozaĵojn tra la tuta mondo. Venu ekvidi nian "Teran Domon" konstruita el loka argilo kaj pajlo. Venu por viaj grandurbaj ĉagrenoj elvaporiĝu el vi en tradicia rusa banejo kaj viaj malĝojoj dronu en lageto.

Ni bakos panon en argila bakforno, ni dividos varman pecon de rakonto kun vi kaj sidante ĉe murmuranta kameno ni drinkos sorĉitan teon plenan da aromaj drogherboj... 

Ĉiu penso trovos ĉi tie indan laborejon por ĝi...ĉe kiu infanoj kaj prenkreskuloj povas kunveni.

Ni bonvenigas solulojn, romantikulojn en dueto kaj pli grandajn grupojn. Kaj ankaŭ ĉiujn estaĵojn sur kvar piedoj, hundojn, katojn kaj eĉ marporkojn kaj transmarporkojn. Ili interŝanĝu rakonton kun niaj bestoj - ekzemple kaproj-filozofoj kun longaj barboj!

Se vi estas deprimita - venu ... ni havas montetojn ĉi tie! La lago Hancza je magia profundo, pardonema Vilaĝa Reĝino, lokaj svisaj fromaĝoj kaj bonaj anĝeloj flugantaj super kapo.

Vi ripozos ĉe ni kaj belaj promenaj itineroj plibeligos vin je ĉiu jarsezono.

Anstataŭ adiaŭoj ... ni ĉiam bonvenigos vin,  Aldonante sanigan manpremon de doktoro ...

Halina i Maciej Mackiewiczowie
Przelomka nad Hancza
16 – 427 Przerosl
tel./faksilo + 48 (87) 569 15 71
portebla telefono 0 602 808 346

Podlaĥia Cikonia Itinero

Podlaĥia Cikonia Itinero estas unu el la unuaj markaj turismaj produktoj en Pollando kaj la unua ĉi-speca produkto en Podlaĥio. La ideo krei la itineron estas originala iniciativo de Nordpodlaĥia Societo de Birdprotektado (PTOP) kaj EKOTON s.c. (civila kompanio), logistike kaj finance apogita de Pola Agentejo por Disvolviĝo de Turismo (akcia kompanio), Loka Registaro de Podlaĥia Vojevodio, komunumaj registaroj, Pola Turisma Organizo, Ministerio por Ekonomio, Dana Agencio por Medioprotektado (DANCEE), turisma sektoro kaj lokaj civitoj.

Kiel bicikla itinero, Podlaĥia Cikonia Itinero kunligas 3 naciajn parkojn: Bialowieski, Narwianski kaj Biebrzanski. Baldaŭ la itinero plilongiĝos ĝis Wigierski Nacia Parko kaj Suwalski Pejzaĝa Parko. Krome, la kerno, ĉirkaŭ kiu disvolviĝis la itinero, estas Valo de Supra Narew kaj la suda fragmento de Biebrzanska-Valo. La supera valoro de la itinero reflektanta ties unikecon estas ekzisto de multaj cikoniaj grupoj, la konstanta elemento de podlaĥia pejzaĝo. La itinero celas popularigi principojn de daŭrigebla evoluo, ĝi estas ankaŭ instrumento por aktivigi lokajn civitojn por krei identecojn de "malgrandaj patrujoj". La itinero ricevis certigilon pri turisma produkto por la jaro 2003 de Pola Turisma Organizo.

Jam hodiaŭ ni invitas ĉiujn biciklistojn, deziregantajn belajn pejzaĝojn, kontaktojn kun gastamaj, sinceraj homoj kaj kiuj deziras aktive ripozi malproksime de grandurba tumulto. Nuntempe reto de informaj tabuloj kaj vojmontriloj kun distingebla emblemo gvidas turiston laŭ pli ol 206-kilometra bicikla itinero de Bialowieza al Goniadz, markita per ruĝaj signoj. Dank' al ili, biciklado estas facila kaj agrabla. Krome, en multaj punktoj sur la itinero eblas pruntepreni kajakojn, navigi per tradicia puŝboato "pychowka", ĉevalrajdi, lui lokon en agroturisma bieno. Ĉiu povas partopreni en atrakciaj ciklaj aranĝoj en diversaj sezonoj. Nur tie turisto konatiĝos kun vivo kaj kutimoj de blanka cikonio, la plej karakteriza elemento de pola pejzaĝo laŭ opinio de enlandaj kaj eksterlandaj turistoj.

La itinero:  Bialowieza (BPN - Bialowieski Nacia Parko) - Pogorzelce - „narewkowska-vojo”- Gruszki - Narewka - Stare Lewkowo - Odrynki - Narew - Trzescianka - Puchły - Kaniuki - Wojszki - Doktorce - Zawyki - Suraz - Turosn Dolna - Dobrowoda - Baciuty – Bokiny - Kurowo (NPN - Narwianski Nacia Parko) - Pajewo - Radule - Lesniki - Tykocin - Tatary - Piaski - Laziuki - Lazy Duze - Slomianka - Zajki - Laskowiec - Strekowa Gora - Gugny -  Dobarz - Osowiec-Twierdza (BPN - Biebrzanski Nacia Parko) - Goniadz.

Krome, oni markis ĉirkaŭ 3 kilometroj de nigra interliga itinero kondukanta el la centro de Tykocin al Eŭropa Cikonia Vilaĝo Pentowo, en kiu jam ekde majo 2004 oni povos admiri kolektojn amasigitajn en "Cikonia Galerio".  Ekde 2004, por certigi oportunon al turistoj kaj krei novajn laborlokojn, markado de agroturismaj bienoj kaj aliaj priservaj objektoj komenciĝos. Sur la itinero eblos ankaŭ aĉeti suvenirojn.

Informo por individuaj turistoj: Podlaska Regionalna Organizacja Turystyczna: podlaskirot@wp.pl tel. 085-7326831 (ekde marto 2004),

Logo serwisu Twitter Logo serwisu Facebook