Dodana: 12 kwiecień 2006 06:40

Zmodyfikowana: 12 kwiecień 2006 06:40

Eŭroregiono Niemen

Translima Asocio Euroregiono Niemen fondiĝis la 6-an de junio 1997 surbaze de triflanka interkompreniĝo subskribita de reprezentantoj de: Suwalki-vojevodio (Pollando), rejonoj Alytus kaj Mariampol (Litovio) kaj  Grodno-vojevodio (Bjelorusujo).

La eŭroregiono estis fondita por intensigi sociajn, ekonomiajn kaj politikajn kontaktojn de la regionoj, kiujn ligas komuna geografia, historia kaj kultura heredaĵo.

Nuntempe la Euroregionon Niemen konsistigas:

  • de la pola flanko: la podlaĥia vojevodio (escepte de parto de la eksa Lomza-vojevodio), parto de la varmia-mazuria vojevodio (komunumoj kiuj konsistigis la eksan Suwalki-vojevodion);
  • de la litova flanko: rejonoj Alytus, Mariampol kaj Vilniuso;
  • de la bjelorusa flanko: Grodno-vojevodio;
  • de la rusa flanko: rejonoj  Czerniachowsk, Gusiew, Oziersk, Krasnoznamiensk kaj Niestierow (Kaliningrada provinco)

La celo de la interkompreniĝo kadre de la Euroregiono estas disvolviĝo de kunlaboro de ĉelimaj regionoj en la jenaj sferoj:

  • multflanka ekonomia disvolviĝo;
  • spaca mastrumado;
  • publika infrastrukturo;
  • edukado, sanprotekto, kulturo, sporto kaj turismo;
  • naturprotekto;
  • likvido de minacoj kaj kataklismoj;
  • disvolviĝo de kontaktoj inter loĝantoj de ĉelimaj regionoj kaj institucia kunlaboro, kaj ankaŭ kunlaboro de ekonomiaj unuoj.

La adreso de la eŭregiona oficejo:

ul. Sejneńska 13
16-400 Suwałki
telefono/faksilo: 00 48 87 565 36 71/ 72
<http://www.sspen.pl/>
retadreso:sspen@sspen.pl

Logo serwisu Twitter Logo serwisu Facebook