Dodana: 12 kwiecień 2006 06:42

Zmodyfikowana: 12 kwiecień 2006 06:42

Eŭroregiono Bialowieska Arbarego

La 25-an de majo 2002 estis subskribita en Hajnowka kontrakto pri kreiĝo de la Eŭroregiono Bialowieska Arbarego inter Pola Respubliko kaj Bjelorusa Republiko. La eŭroregiono enhavas eŭropskale kaj mondskale unikan praarbaran komplekson de Bialowieska Arbarego.

Eŭroregiono Bialowieska Arbarego estas internacia asocio de unuoj de teritoria aŭtonomio de Pollando kaj Bjelorusujo, kiuj rekte najbaras.

La kunlabora zono ĉe la pola flanko enhavas teritorion de Hajnowka-distrikto (Komunumon kaj Urbon Hajnowka, Komunumon kaj Urbon Kleszczele, Komunumon Bialowieza, Komunumon Czeremcha, Komunumon Czyze, Komunumon Dubicze Cerkiewne, Komunumon Narew, Komunumon Narewka), kaj ĉe la bjelorusa flanko - Regionojn: Kamieniecki, Prużański kaj  Świsłocki.   

La celo de kunlaboro kadre de la Eŭroregiono estas entreprenado de komuna agado, precipe pri:

  • naturprotekto kaj racia utiligado de naturaj rezervoj
  • proksimigo de nacioj de ambaŭ ŝtatoj
  • konservado de eŭropskale unika natura komplekso, altgrade influanta la kontinentan klimaton, kiu estas Bialowieska Arbarego.
  • plialtigo de vivnivelo de Eŭroregionaj loĝantoj per gajnado de investaĵoj kaj realigado de translimaj ekonomiaj programoj
  • kunlaboro kaj interŝanĝo de sociaj, sciencaj, profesiaj, kulturaj, sportaj kaj junulaj grupoj
  • kreado de ponto inter la landoj faciliganta ekonomian kunlaboron
  • spaca mastrumado de ĉelimaj regionoj, inkluzive disvolviĝon de translima infrastrukturo
  • kunlaboro pri preventado kaj likvidado de rezultoj de kataklismoj kaj minacoj
  • kreado de moderna, homogena sistemo pri utiligado de komunumaj kaj industriaj defalaĵoj      

La adreso de la eŭregiona oficejo:

ul. Parkowa 3
Hajnówka
telefono/faxilo: 00 48 85 682 51 41

Logo serwisu Twitter Logo serwisu Facebook