Dodana: 15 styczeń 2009 12:14

Zmodyfikowana: 15 styczeń 2009 12:14

Insignoj de la Podlaĥia Vojevodio

Blazono La blazono de la Podlaĥia Vojevodio prezentas la ruĝan ŝildon dividitan en du partoj per zono, en la supra parto estas la arĝenta aglo kun la oraj beko, piedoj kaj krono sur la kapo, en la malsupra parto estas kavaliro rajdanta sur blanka ĉevalo en arĝentaj kiraso kaj kasko, kun arĝenta glavo kun ora tenilo levita en la dekstra mano, sur la maldekstra brako li tenas lazuran ŝirmilon kun duobla ora kruco sur lazura fono. Sprono de la kavaliro kaj jungaĵo estas oraj, selo kaj ĉevala ĉabrako estas lazuraj.

Flago

Peco de la flago de la Podlaĥia Vojevodio estas ortangula, proporcio 5:8 (larĝeco al longeco), ĝi konsistas el kvar horizontalaj zonoj, same larĝaj en jenaj koloroj, laŭvice de supro: blanka, ruĝa, flava kaj lazura. La supra blanka zono rilatas al elblemoj de la blazono - Aglo kaj Postkuro; la ruĝa al la koloro de la blazona sildo; la flava zono - al oraj krono, beko kaj piedoj de la Aglo, kruco sur ŝirmilo de la kavaliro, tenilo de glavo, sprono de la kavaliro kaj jungaĵo; la malsupra lazura zono rilatas al ŝirmilo de la kavaliro, selo kaj ĉevala ĉabrako.

Sigeloj

La granda sigelo de la Podlaĥia Vojevodio: ronda premilo, en la mezo la Blazono de la Podlaĥia Vojevodio, cirkaŭe la surskribo: “PODLAĤIA VOJEVODIO”.

Sigelo de la Podlaĥia Vojevodio je diametro: onda premilo, en la mezo la Blazono de la Podlaĥia Vojevodio, cirkaŭe la surskribo: “PODLAĤIA VOJEVODIO”.

Logo serwisu Twitter Logo serwisu Facebook