Dodana: 15 styczeń 2009 12:16

Zmodyfikowana: 15 styczeń 2009 12:16

Regiona produkto

En la landoj de la Eŭropa Unio unu el ĉeftaskoj estas kultivado de lokaj tradicioj kaj kutimoj. Originalaj agrikulturaj produktoj kaj loka nutraĵo, karakterizaj pro produktoloko kaj tradicia produktometodo, estas protektataj kadre de la sistemo.

La unia leĝo distingas kaj protektas produktojn je la konata devenloko. Tri signoj estas uzataj. Du el ili koncernas devenlokon de la produkto - ili estas protekto de "originnomo" kaj "geografia signo". Tio signifas protekton de la specifa produkto je la unika renomo, produktata en la regiono el krudaĵoj ankaŭ devenantaj el la sama regiono. La tria signo koncernas la kvaliton de la tradicia produktometodo de la produkto. Tio signifas protekton de "la specifa karaktero", tio estas protekton de la produkto produktata uzante tradiciajn krudaĵojn, kiu havas tradician konsiston aŭ tradician produktometodon.

La oficejo pri regionaj kaj lokaj produktoj ĉe la Ministerio pri Agrikulturo kaj Disvolviĝo de Kamparo kaj la Pola Ĉambro pri Regiona kaj Loka Produkto en estonteco devus helpi niajn produktantojn eniri la unian sistemon pri produktoprotekto.  

La podlaĥia vojevodio altgrade konservis la tradician karakteron. Ĝis nun multaj produktoj estas produktataj ĉi tie laŭ malnovaj receptoj. Nia nutraĵo estas bongusta kaj sana. Pluraj manĝaĵoj havas ŝancon fariĝi la regiona aŭ loka produkto. Kunigo de la tradicio kun valoroj de la pura naturmedio de "Verdaj Pulmoj de Pollando" formas la solidan fundamenton de la disvolviĝo de regiona produkto.

Ni volas ke nia TTT-paĝaro aktive partoprenu en popularigado de regionaj kaj lokaj produktoj. Ni invitas produktantojn de ĉi-specaj produktoj kunlabori. Ni atendas viajn informojn - skribu pri vi mem kaj viaj produktoj, kaj ni publikigos la informojn en "Podlaĥia Pordego". Ni ankaŭ petas vin sendi la fotojn de viaj produktoj.

Ni invitas vin kunlabori rolnictwo@umwp-podlasie.pl

Logo serwisu Twitter Logo serwisu Facebook