Dodana: 15 styczeń 2009 12:09

Zmodyfikowana: 15 styczeń 2009 12:09

PODLAĤIA VOJEVODIO

La podlaĥia vojevodio situiĝas en la nord-orienta parto de Pollando. Ĝi najbaras kun tri aliaj vojevodioj: la varmia-mazuria, mazovia kaj mallongdistance kun Lublin-vojevodio. Nordoriente, ĝi samlimas kun Litovio, kaj oriente - kun Bjelorusujo. La podlaĥia vojevodio formas limon de Eŭropa Unio - internan (kun Litovio) kaj eksteran (kun Bjelorusujo).

Areo -  20 180 kvadrat-kilometroj.

Loĝantaro - 1 224 000 homoj

Nombro de la komunumoj - 118 - inkluzive de 3 urboj, kiuj laŭleĝe estas distriktoj - urbaj distriktoj: la urbo Bjalistoko, la urbo Lomza kaj la urbo Suwalki.

Nombro de la distriktoj - 17 - inkluzive de 3 urbaj distriktoj (urboj, kiuj laŭleĝe estas distriktoj - la urbo Bjalistoko, la urbo Lomza kaj la urbo Suwalki) kaj 14 vilaĝaj distriktoj.

En la regiono estas 9 limtrapasejoj: sur la limo kun Litovio - Budzisko ( aŭtomobila), Ogrodniki  ( aŭtomobila), Trakiszki (trajna), sur la limo kun Bjelorusujo - Bobrowniki (aŭtomobila), Czeremcha (trajna), Kuznica Bialostocka (aŭtomobila kaj trajna), Polowce (aŭtomobila), Siemianowka (vartrajna).

La regiona ĉefurbo - Bjalistoko. La urbo disvolviĝis ĉe la mezo de la 18-a jarcento en la tempoj de granda krona hetmano, Jan Klemens Branicki. La plej granda industria, kultura kaj scienca centro de la regiono. Plimulto da kulturaj institucioj kaj altlernejoj funkcias ĉi tie, inkluzive da teatroj, filharmonio, muzeoj, universitato, medicina akademio, politekniko, ekonomiaj altlernejoj. La urbo estas unu el distingantaj pupteatraj centroj en Pollando. Ĉe la Bjalistoka Pupteatro funkcias altlernejo edukanta pupteatrajn aktorojn kaj reĝisorojn.

Geografiaj kaj historiaj kondiĉoj kaŭzis ke la podlaĥia vojevodio estas la loko de kunekzisto de diversaj nacioj kaj kulturoj. Specifa pejzaĝo kreiĝis ĉi tie, kiun karakterizas konfesa multeco kaj ceremonia riĉeco. Ekde jarcentoj poloj, bjelorusoj, tataroj, rusoj kaj judoj kunvivas ĉi tie. Multnacieco estis, inter aliaj, kaŭzo de kreiĝo de la universala lingvo Esperanto fare de naskita en Bjalistoko Ludoviko Zamenhof (1859-1917).

Ĝis hodiaŭ naturaj pejzaĝoj, arbaregoj, arbaroj, lagoj kaj riveraj valoj konserviĝis  en la podlaĥia vojevodio. Protektataj grupoj kaj elementoj de la natura medio atestas pri unikaj naturaj valoroj de la regiono laŭ la pola kaj eŭropa skalo.

Kvar naciaj parkoj estas en la regiono:

La podlaĥia vojevodio estas la agrikultura regiono. Oni kultivas ĉefe grenojn kaj terpomojn ĉi tie. Preskaŭ la tuta agrikulturo estas ligita kun la privata sektoro. Niaj laktaj, kortbirdaj kaj viandaj produktoj estas konataj kaj ŝatataj en Pollando kaj eksterlande.

La ĉefa industrio estas produktado de konsumaj produktoj. Aliaj gravaj industrioj estas produktado de maŝinoj, teksaĵoj, ligno kaj lignaj produktoj. La industria potencialo koncentriĝas en la plej grandaj urboj - Bjalistoko, Lomza kaj Suwalki.

La vojevodio vigiligas kunlaboron kun la landoj de Balta marbaseno kadre de la Translima Asocio Eŭroregiono “Niemen” (Pollando, Litovio kaj Bjelorusujo), kaj ankau amike kunlaboras kun jenaj regionoj: Trento, Lombardio, Bolzano - la Supra Adigio (Italio), Burgundio (Francio), Häme (Finnlando), Norda Rejnlando Vestfalio (Germanio) kaj Värmländ (Svedio).

Logo serwisu Twitter Logo serwisu Facebook