Stara
skórka
Wrota Podlasia eo > Regiono > Ludoviko Zamenhof

Ludoviko Zamenhof - 1859-1917


Ludoviko Zamenhof

Sendube la plej fama loĝanto de Podlaĥio en la tuta mondo estas doktoro Ludoviko Zamenhof, la kreinto de la internacia lingvo, Esperanto.

Ludoviko (laŭ naskiĝlibroj Lazaro) Zamenhof naskiĝis la 15-an de decembro 1859 en juda familio en Bjalistoko. La urbo Bjalistoko troviĝis tiam en rusa aneksaĵo kaj estis intense rusigata. En la urbo loĝis poloj, rusoj, germanoj kaj judoj. Malgraŭ caraj ordonoj, kiuj devigis uzi nure la rusan lingvon sur la ĉefa foirplaco kaj najbaraj stratetoj oni aŭdis multajn lingvojn: polan, germanan, rusan, judan, bjelorusan kaj eæ hebrean. Ludoviko Zamenhof jam en frua juneco rimarkis, ke inter nacioj loĝantaj en Bjalistoko ekzistas fortaj antagonismoj religiaj, ekonomiaj kaj kompreneble lingvaj.

La patro de Ludoviko, Zamenhof, devenis el Tykocin (liaj gepatroj originis el malproksima Kurlandio), la patrino - Rozalia de la domo Sofer - estis denaska bjalistokanino. Marek Zamenhof, simile al sia patro, estis instruisto pri fremdaj lingvoj. En Bjalistoko li laboris komence en malgranda lernejo, poste li ricevis profitan postenon en la Reala Gimnazio (nune la 6-a Ĝeneralkleriga Liceo je la nomo Zygmunt August ĉe la Koscielna - strato. La multnombra familio de Zamenhof okupis tri negrandajn ĉambrojn sur la teretaĝo de la ligna domo ĉe la strato Zielona (Verda) 6. Post Ludoviko naskiĝis laŭvice Sara, Fani, Augusta, post ili Feliks, Henryk kaj finfine, jam en Varsovio, Leon, Aleksander kaj Ida. La amon al lernado de fremdaj lingvoj transdonis Marek Zamenhof al la unuenaskita filo. La juna Ludoviko kontaktiĝante ĉiutage kun la multlingva urbo ekinteresiĝis pri la ideo krei artefaritan lingvon. Estante apenaŭ 10-jara juneta Ludoviko skribis tragedion en 5 aktoj kaj ĝia temo estis la biblia turo Babel. La verko plena de naiveco kaj juneca mallerteco temis pri multlingvaj bjalistokanoj, kiuj ne povis interkompeniĝi dum konstrulaboroj. De ĉi tiu momento la revo de la juna dramaŭtoro fariĝis la kreo de tiu lingvo, per kiu povus facile interkompreniĝi ne nur la loĝantoj de lia naskiĝurbo, sed ankaŭ homoj de la tuta nia planedo. Post multaj jaroj matura Zamenhof skribis: "Tiu ĉi loko de mia naskiĝo kaj de miaj infanaj jaroj donis direkton al ĉiuj miaj estontaj celadoj". La ideo naskita en Bjalistoko komencis realiĝadi nur en Varsovio.

En la jaro 1873 la multnombra familio de Zamenhof tranlokiĝis al la ĉefurbo de tiam Pola Reĝolando - Varsovio. Ludoviko kontinuis lernadon en la 2-a Registara Gimnazio (Filologia) ĉe la strato Nowolipie 28. Nur ĉi tie en Varsovio la juna gimnaziano komencis ĝustajn studojn super internacia lingvo. Efiko de tiuj ĉi laboroj estis finita en 1878 manuskripto, kiu enhavis bazajn regulojn, gramatikon kaj vortaron de la nova lingvo. Bedaŭrinde, post la forveturo de Ludoviko al Moskvo por studi tie medicinon, lia patro bruligis la manskribojn de la filo. Li faris tion opiniante, ke Ludoviko devas fariĝi kuracisto. Lingvajn interesiĝojn de la filo li traktis kiel neserioza okupo, kiu donos nenian profiton.

Post la reveno al Varsovio en la 1881-a jaro Zamenhof nemalinklinita pro la ago de la patro ankoraŭfoje komencis studojn por krei lingvon kiel eble plej simplan. Laŭ li tia lingvo devis esti simpla, facile ellernebla kaj devis enhavi plej valorajn radikojn de plej ofte uzataj eŭropaj lingvoj.

Sendube rekta instigo al la reveno al ĉi-laboro estis konstruita kaj publikigita de la pastro Johann Martin Schleyer la internacia lingvo – volapük. Post profunda analizo de la lingvo L. Zamenhof komprenis, ke lia propono de internacia lingvo forbruligita de la patro estis ĉiurilate multe pli bona ol tiu de Schleyer. Li denove intensigis sian laboron. La efiko de la 6-jara streĉa laboro estis nova, plibonigita versio de la lernolibro kun gramatiko kaj vortaro.

Sian unuan lernolibron subskribis Zamenhof per la pseŭdonomo "Dr Esperanto" (tiu kiu havas esperon). La pseŭdonomo fariĝis poste la nomo de la kreita de li lingvo. La broŝuro de Ludoviko Zamenhof aperis la 26-an de julio de la 1887-a jaro (la 14-an de julio laŭ la tiama rusa kalendaro) en Varsovio en la presejo de Ketler ĉe la strato Nowolipie 11. La jaro 1887 estas agnoskita ne nur dato de la ekesto de lingvo Esperanto sed ankaŭ la turnopunkto en la historio de internacia lingvo (antaŭe ĉirkaŭ 700 projektoj de internacia lingvo malsukcesis). La libreto krom gramatika parto kaj vortaro enhavis ankaŭ tradukojn de "Patro Nia" kaj de kelkaj strofoj el Biblio. La aŭtoro rezignis pri ĉiuj personaj rajtoj kaj iu ajn profitoj. Dekkelkajn tagojn post la apero de la lernolibro feliĉa Ludoviko edziĝis al la simpatiantino de lia lingvo, Klara Silbernik, la filino de riĉa komercisto el Kaunas. Por ŝi, same kiel por Ludoviko, proksima estis pola kulturo.

Post la eldono de la libro komenciĝis malfacila en la vivo de Zamenhof periodo propagandi la lingvon. Reagoj post la apero de la lernolibro estis ekstreme diversaj, plej ofte ili estis tamen entuziasmaj. En la 1888-a jaro aperis la "Dua Libro de l'Lingvo Internacia de D-ro Esperanto". En la tuta Eŭropo en la lingvoj: germana, angla, franca, sveda kaj aliaj aperis eldonoj de la "Unua Libro" de L. Zamenhof. Krom laboroj super senĉesa perfektigado de sia lingvo D-ro Esperanto kontinuis tradukan laboron, koncentrigante  ĉefe sur la Malnova Testamento. Tiun grandan tradukon li finis mallonge antaŭ la morto.

En la tuta Eŭropo plu kreskis interesiĝo pri Esperanto. Pri la lingvo volapük oni forgesis. En diversaj landoj aperadis pluaj eldonoj de la Unua kaj Dua Libroj de Zamenhof. Bonega popularigilo estis en la 1889-a jaro eldono de adresaro de 1.000 eŭropaj esperantistoj. En la sama jaro en Nürnberg oni komencis eldonadi la unuan E-revuon "La Esperantisto". La unua numero de ĉi tiu monata gazeto aperis la 1-an de septembro 1889 kun enkonduka artikolo de la Majstro.

Tiun ĉi periodon karakterizas tre intensaj elspezoj de la familio de Zamenhof. La situacio devigis Ludovikon likvidi varsovian loĝejon. La edzino Klara kun la infano translokiĝis al la patro Aleksander Silbernik - al Kaunas kaj Ludoviko veturis al Cherson interne de Rusujo, por akiri monon. Esperoj por facila salajro estis vanaj. Post kelkmonata restado tie Zamenhof revenis al Varsovio tute sen mono. La forveturo al Cherson montriĝis nepripensita kaj portis pli da malprofitoj ol ĝi estis portonta profitojn. Feliĉe la malavara bopatro subtenis la familion finance (ne la unuan kaj ne la lastan fojon) kaj Ludoviko kun la familio denove luis loĝejon en Varsovio ĉe la strato Nowolipki 21.

Dank' al financa helpo de W. H. Trompeter plena de energia kaj optimismo Zamenhof prenis sur sin redaktadon de la revuo "La Esperantisto". Nur en la 1895-a jaro la revuo ĉesis sian ekziston. La kaŭzo estis aperigita en ĝi skandala por tiama tempo artikolo de Leo Tolstoj. Tiu fakto tamen ne bremsis disvolviĝon de Esperanto. En la tuta Eŭropo estis kreskanta nombro de esperantistoj, aperadis novaj tradukoj de libroj kaj la unuaj literaturistoj: poetoj kaj prozistoj skribantaj kaj publikigantaj siajn verkojn en Esperanto.

La jaro 1892 abundis por D-ro Esperanto je tragiaj travivaĵoj. Komence mortis lia patrino. Post nelonga tempo la patro en sia cenzurista laboro faris grandegan eraron. En unu numero de "Berliner Tageblatt" li pretervidis informon, ke la caro Aleksandro la Tria ebriiĝas en duagradaj drinkejoj. Tribunalo punis la cenzuriston per la puno 5.000 rubloj, la grandega por tiama tempo monsumo. Tre longe la familio de Zamenhof devis pagi ŝuldojn al amikoj kaj parencoj. Ludoviko devis denove likvidi sian tro multekostan loĝejon kaj kun la familio translokiĝis al Grodno.

Loĝante en Grodno (oktobro 1893 - aŭgusto 1897) Zamenhof ekinteresiĝis pri konceptoj ellaboritaj de la saĝulo – rabeno Hillel. Plena de naiva amo al la homoj kaj de kredo unuigi ĉiujn religiojn, la ideo de hillelismo enhavis revojn krei memstaran judan ŝtaton. Hillelismo naskiĝis en la menso de Ludoviko pro plifortiĝanta en la cara Rusujo antisemitismo kaj pro naskiĝanta sionisma movado inter judoj de orienta Eŭropo.  Zamenhof volis konkordigi ĉiujn politikajn tendencojn kaj grupiĝojn surbaze de hillelismo. Tiu ĉi filozofio ne akiris apogon kaj komprenon de aliaj, kaŭzis eĉ multajn malkonkordojn kaj klopodojn de ĝia aŭtoro. Poste Zamenhof modifikis sian filozofion kaj ĝi ricevis la nomon - homaranismo.

Post multaj malriĉaj jaroj la sorto de la familio de Zamenhof pliboniĝis. Post la reveno al Varsovio en 1898 la unuan fojon en ĝisnuna vivo donis profiton la kuracista laboro de Ludoviko. Finfine li povis ligi sian profesian laboron kun esperantista agado.

En aŭgusto 1905 en la franca urbeto Boulogne sur Mer okazis la 1-a Universala Kongreso de Esperantistoj, en kiu partoprenis Zamenhof kune kun lia edzino. Survoje ili vizitis Parizon, kie la Ministro de Publika Instruado dekoris la Majstron per la ordeno de la Honora Legio. Honore al la kreinto de Esperanto ekflamis ĉiuj lumoj de la turo de Eiffel. Dum la Kongreso oni prilaboris la dokumenton pri Esperantismo, kiu estas aktuala ĝis hodiaŭ. La Bulonja deklaracio diris i.a. ke "La Esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de la lingvo neŭtrale homa..."

La dua Universala Kongreso okazis unu jaron pli poste en Genevo (Svislando). En la 1907-a jaro esperantistojn el la tuta mondo gastigis universitato en Cambridge en Britio. Dum la Kongreso oni fondis funkciantan ĝis nun  Internacian Sciencan E-Societon.

La sekva Kongreso okazis en Dresden (Germanio). Ĝin patronis la reĝo Frederiko Aŭgusto. La delegitoj estis agrable surprizitaj, kiam ili eksciis, ke "... la tuta polico en Dresden ellernis bazajn esprimojn kaj parolturnojn en Esperanto por informi la kongresanojn". Oni prezentis la teatraĵon de W. Goethe "Ifgenio en Taŭrido" en Esperanto. 

En la sama jaro fondiĝis Universala Esperanto-Asocio, kies sidejo estis en Genevo.

En la 1909-a jaro partoprenantojn de UK gastigis Barcelona. La Majstron bonvenigis la hispana reĝo Alfonso la 13-a. La kreinton de la Internacia Lingvo oni dekoris per la plej alta hispana distingo - la ordeno de Elizabeta la Katolika.

Por kongresi en Washington, la usona ĉefurbo, en la jaro 1910 pro tre longa distanco inter Eŭropo kaj Amerika kontinento venis nur 362 esperantistoj, sed jam por la sekva Kongreso en Antwerpen (Belgio) aliĝis 1733 personoj. "Entuziasmo estis grandega. Belgaj studentoj disjungis ĉevalojn kaj mem portis la kaleŝon kun konsternita Majstro ...". Tempo de la kongresoj estis la plej feliĉa periodo en la vivo de Doktoro Esperanto.

Kaŭzo de kontentigo kaj ĝojo estis ankaŭ bonege lernantaj gefiloj. Adam ricevis prestiĝan postenon de asistanto en kliniko en Vieno. Zofia en 1913 akiris kuracistan diplomon kaj nostrifikis ĝin poste en Peterburgo.

Granda travivaĵo por Ludoviko Zamenhof estis okazigita en la 1912-a jaro la 8-a Universala Kongreso en Krakovo. Dum la Kongreso Zamenhof sentis sin vera mastro. Li gvidis la gastojn tra la reĝa kastelo Wawel kaj Planty (Publikaj Ĝardenoj). La unuan fojon mesojn en krakovaj preĝejoj oni celebris in la Internacia Lingvo. Oni prezentis la operon "Halka" de Moniuszko en la traduko de Adam Grabowski.

La vera bato por Zamenhof kaj lia ideo, kiu diris pri interkompreniĝo de homoj de la tuta mondo, estis la sciigo pri la eksplodo de la 1-a mondmilito. La reago de Zamenhof je tiu evento estis fama artikolo aperigita en la geneva "Esperanto" kaj en "The British Esperantist". Ĝi estis direktita al diplomatoj kaj politikistoj kaj akuzis ilin pro la militeksplodo kaj devigo de homoj mortigi la aliajn.

Malĝoja kaj malsana Majstro devis travivi ankoraŭ unu tristan sciigon. Sur la rusa fronto mortis lia pli juna frato, Aleksander, kiu servis tie kiel kuracisto.

La 14-an de aprilo 1917 Ludoviko Zamenhof mortis. Post du tagoj okazis modesta entombiga ceremonio. Rabeno doktoro Samuel Poznanski kaj intimaj amikoj : Leo Belmont, Antoni Grabowski kaj aliaj faris paroladojn ĉe la tombo. Tiam oni diris la vortojn: "Li estis bona filo de la naskiĝlando. Venos la momento, kiam la tuta Pollando ekkomprenos, kiel radiantan famon donis tiu ĉi filo al la patrolando ...           

Foriris de nia mondo la homo modesta, laborema kaj malaŭdaca, tamen malfermita je kritiko. Pli frue li transdonis al posteuloj jenan mesaĝon pri sia lingvo: " Ĉio, kio eblas perfektigi estos perfektigita dank' al konsiloj de la mondo. Mi ne deziras esti la kreinto de la lingvo, sed nur ties iniciantinto".  Neniam, eĉ en tiu senkonscie lasta deziro, li ne arogis al si rajtojn pri netuŝebleco de strukturo de lia projekto. Foriris  la homo ĝisfine  serĉanta kaj perfektiganta sian lingvon, bonega amiko, vera idealisto: la homo ege nobla. Li postlasis grandan verkon ...

La morto de Zamenhof ne rompis disvolviĝon de Esperanto, la plej facila lingvo en la mondo, kies gramatiko baziĝas sur nur 16  senesceptaj reguloj.

Ludoviko Zamenhof fariĝis fama ambasadoro de Bjalistoko, Podlaĥio kaj Pollando en la tuta mondo. Laŭ la stato de aprilo 2001 ekzistis 1260 ZEOj (Zamenhof / Esperanto Objektoj – stratoj, monumentoj, parkoj, ŝipoj, planetoidoj ktp.) en 58 landoj sur 5 kontinentoj. La plej frua objekto estis ŝipo “Esperanto” en Hispanio, konstruita kaj inaŭgurita en 1896, la plej alta ZEO – Zamenhof-monumento en Sabadell, Hispanio, el 1989 je la alteco de 12 metroj, kaj la plej longa objekto montriĝis Esperanto-strato en Sao Sebastiao do Cai (Brazilio) je la longeco de 4 kilometroj. En la kosma spaco vi povas trovi 2 la plej malproksimajn objektojn – asteroidojn “Zamenhof” kaj “Esperanto”.

Aprezante meritojn de "Doktoro Esperanto", en la jaro 2000 loĝantaro de nia regiono honorigis lin aljuĝante al li la titolojn de "Bjalistokano de la 20-a Jarcento" (en la plebiscito de "Gazeta Wyborcza") kaj "Podlaĥiano de la 20-a Jarcento" (en la plebiscito de "Gazeta Wspolczesna").