Nuntempe 15 areoj de protektata pejzaĝo je la totala areo de 462717,3 hektaroj funkcias sur la teritorio de la podlaĥia vojevodio. Ili estas:
1. Bialowieska-Arbarego - 78538 hektaroj
2. Narew-Valo - 41862 hektaroj
3. Sokolskie-Montetoj - 38742 hektaroj
4. Bug-Valo - 30162 hektaroj
5. Rajgrodzkie-Lagoj - 3930 hektaroj
6. Rospuda-Valo - 25250 hektaroj
7. Bledzianka-Valo - 3550 hektaroj
8. Norda Suwalki-lando lagoregiono - 39510 hektaroj
9. Sejnenskie-lagoregiono - 37880 hektaroj
10. Augustowska-Arbarego kaj Augustowskie-Lagoj - 65745 hektaroj
11. Biebrza-Valo - 32635 hektaroj
12. Rajgrodzkie-Lagoregiono - 12027 hektaroj
13. Bug- kaj Nurzec-Valo - 2921,2 hektaroj
14. Biebrza-Valo - 1241 hektaroj
15. Kurpiowska-Ebenaĵo kaj Supra Narew-Valo - 48994,1 hektaroj
EKOLOGIAJ GRUNDOJ
Ili estas protektindaj restaĵoj de ekosistemoj, kiuj gravas por konservi unikajn rezervojn kaj tipojn de medioj (naturajn akvujojn, kampajn kaj arbarajn lagetojn, arbajn kaj arbedajn tufojn, marĉojn, torfejojn, areojn de neuzata vegetalaro kaj tiel plu). 90 % el inter 249 ekologiaj grundoj rekonitaj sur tereno de la vojevodio estas arbaraj marĉoj kaj arbaraj lagetoj, la restinta parto estas ankaŭ marĉoj kaj lagetoj, sed inter kultureblaj grundoj.
NATURPEJZAĜAJ KOMPLEKSOJ
Ili estas areoj definitaj por protekti precipe altvaloraj fragmentoj de natura kaj kultura pejzaĝo por konservi iliajn estetikajn valorojn. Unu naturpejzaĝa komplekso "Glogi" (60 hektaroj), definita de la komunumo Mielnik, funkcias en la vojevodio. Ĝi celas protekti fragmenton de breĉa rando de Bug-valo. Bone konservitaj postglaciaj kreaĵoj forme de serio de altaĵoj, tratranĉitaj de ravina reto kaj interesaj aregoj kun kserotermikaj specioj.
DOKUMENTINDEJOJ
Ili estas lokoj, kie ekzistas geologiaj formacioj, amasigoj de fosilioj aŭ mineralaj kreaĵoj, aŭ fragmento de ekspluatataj kaj fermitaj surfacaj elfosejoj (du dokumentindejoj - fermitaj gruzejoj).
NATURMONUMENTOJ
Naturmonumentoj estas laŭleĝe protektataj unuopaj kreaĵoj de viva kaj senviva naturo aŭ iliaj aroj je precipa scienca, kultura, historia-memoriga valoro. Ili ofte estas maljunaj, majestaj arboj aŭ ŝtonegoj. Apudvojaj vicoj da antikvaj arboj estas ankaŭ protektataj kiel naturmonumentoj.
La plej multnombra grupo de naturmonumentoj en la vojevodio estas unuopaj arboj (1761). Aliaj naturmonumentoj estas arbaj grupoj (124), apudvojaj vicoj da arboj (38), ŝtonegoj (112) kaj 2 aliaj (kemo (monteto) kaj meva kolonio). Kandidatlisto por monumentaj arboj estas malfermita, multaj grandiozaj arboj atendas registriĝon.