Januaro
Blankaj cikonioj travintras en Afriko. Ĉiujare kelkaj ĝis dekkelkaj lertaj, flugeblaj birdoj restas en Pollando.
Februaro
Printempa migrado komenciĝas. Cikonioj direktiĝas al kovejoj. Ili traflugas ĉirkaŭ 250 kilometroj tage. Ili haltas por iom da tempo por reakiri la fortojn.
Marto
Komence de marto cikonioj transflugas la Suezan Kanalon. Poste ili flugas laŭ la bordoj de Mediteranea Maro tra Turkujo, Bosfor-markolo al la nordo de Eŭropo. En la lasta tagdeko de marto ili atingas Pollandon.
Aprilo
Tempo por elekti nestojn. La plej popularaj nestoj estas la plej bone situitaj. Iufoje cikonioj interbatalas por kovejoj. Aprilo estas ankaŭ komenco de kovado de la ovoj.
Majo
Post 34 tagoj birdidoj naskiĝas. Cikoniaj paroj estas absorbitaj per intensa nutrado kaj flegado de siaj idoj.
Junio
Junaj idoj rapide kreskas. Ili kapablas jam stari en la nesto. Ili komencas sisteme ekzerci la flugilmuskolojn.
Julio
Junaj cikonioj fariĝas tiel grandaj kiel plenkreskaj birdoj. Kune kun la gepatroj ili vizitas nutrejojn. Ili perfektigas sian flugarton.
Aŭgusto
Preparperiodo al longa migrado. Ili avide manĝas kolektante la fortojn. Cikonioj grege kolektiĝas en tiel nomataj "debatkunvenejoj". En la lasta tagdeko de la monato plimulto da ili forflugas suden.
Septembro
Cikonioj troviĝas flugvoje. Ili ripozas from tempo al tempo - kutime sufiĉas al ili unu aŭ maksimume du tagoj. Nur en Izraelo ili haltas por pli longe, ĉar por ĉirkaŭ dek tagoj. Fine de la monato ili atingas Egiptujon.
Oktobro
Iuj cikonioj restas en Sudano kaj Etiopio. La plimulto pluflugas al suda Afriko.
Novembro
Parto de la birdoj haltas en vintrejoj en Kenjo kaj Zambio. Por aliaj cikonioj la migrado pludaŭras.
Decembro
La plej persistaj cikonioj alvenas ĝis Sud-Afrika Respubliko. Tie la migrado finiĝas.